Internacia junulara kongreso
KEJA organizis IJK-on en Rijeka en la jaro 1998.
MIRO - M...a Internacia RenkontiĝO
MIRO estas internacia junulara renkontiĝo de Kroatia
esperanta junulara asocio (KEJA). Ĉiu MIRO havas alian
nomon, ĉar "M" estas mallongigo de diversaj vortoj.
Ekzemple: marborda, mezepoka, miskomprena,...
Ĝis nun estis organizitaj:
- 1a MIRO (1994): Marborda..., Kostrena apud Rijeka
- 2a MIRO (1995): Mezepoka..., Trakošćan
- 3a MIRO (1996): Marborda..., Veli Lošinj, insulo Lošinj
- 4a MIRO (1997): Moda..., Rovinj
- 5a MIRO (1998): Mezsomera..., Savudrija
- 6a MIRO (1999): Miskomprena..., Zadar
- 7a MIRO (2000): Marioneta..., Bizovac
- en jaro 2001 MIRO ne okazis pro organizado de la UK en Zagrebo
- en jaro 2002 estis organizita, sed ne okazis, Marturisma... en Puntižela apud Pula.
- 8a MIRO (2004): Marturisma..., Pula (ĝi finfine denove okazis)
- 9a MIRO (2006): Mezsomera..., Lovran
Pri ĉi jara MIRO legu en aparta
paĝo.
MKR
Ek de la jaro 2000 KEJA organizas MKR-n (MontKabana Renkontiĝo).
|