Bazaj informoj

Sidejo de KEJA troviĝas en Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio. Nia asocio unuigas junajn esperantistojn el Kroatio. Celo de la asocio estas disvastigi esperanton en Kroatio per diversaj kursoj, renkontiĝoj kaj aliaj programoj kiuj ajnamaniere popularigas esperanton.

KEJA organizas renkontiĝojn "MIRO" kaj "MKR".


Kontaktoj

Adreso:
Kroatia esperanto-junulara asocio
Kneza Mislava 11/IV
10000 Zagreb, Kroatio - Hrvatska

Poŝtelefonoj:
+ 385 91 588 3832 (Dag Treer)
+ 385 98 905 1229 (Kaja Farszky)

Retadreso: keja(CXE)keja.hr


Sidejo de KEJA

La sidejo situas en centro de Zagrebo, en strato Kneza Mislava 11, en la kvara etaĝo. Tie troviĝas sidejo de pluraj esperantaj organizoj, kaj okazas regulaj kunvenoj merkrede (esperanto-societo "Bude Borjan") kaj vendrede vespere (Studenta esperanto klubo (SEK)).


Prezidantaro

  • Prezidantino: Kaja Farszky
  • Vicprezidantino:Tina Tišljar
  • Sekretariino:Sanja Damjanić
  • Kasistino:Tonina Novak
  • Membroj:Igor Brajković, Dag Treer, Josip Volf

Se vi deziras informiĝi, komenti, demandi, peti, anonci... ion ajn, vi povas kontakti la estraranojn per retmesaĝo al redaktoro kajulino@gmail.com.


Kursoj

Kursojn de esperanto organizas Studenta esperanta klubo (en la samaj ejoj).

A kurso estas instruata laŭ Zagreba metodo uzante la libron "Esperanto" de la aŭtoroj Roger Imbert, Ivan Špoljarec, Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar. A kurson kutime partoprenas ĉirkaŭ 10 homoj.

Interkurson oni instruas uzante la libron "Esperanto ne estas nur lingvo" de aŭtoroj Spomenka Štimec kaj Nikola Rašić. Ankaŭ tiu libro estas parto de la menciita Zagreba metodo.

Por B kurso ekzistas kelkaj libroj sed oni ankaŭ uzas diversan esperantan literaturon. Ni ankaŭ kelkfoje organizas C kurson sed ne regule.