| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 8a MIRO, Pula, 2004.
De la 1a ĝis la 6a de aprilo 2004, KEJA (Kroatia Esperanto-Junulara Asocio) organizis MIRO-n (Marturisman Internacian RenkontiĝOn) en malnova urbo Pula. Pula situas en suda parto de duoninsulo Istrio, ĉe marbordo de belega Adriatika maro. Ĝi ankaŭ estas la plej granda urbo de Istrio. Nia ejo estis junulargastejo en golfeto Valsaline, ĉirkaŭ 20 minutoj for de centro de la urbo. En la junulargastejo ekzistis 4 kaj 6 -litaj ĉambroj kun etaĝaj necesejoj kaj duŝejoj. Kotizo inkluzivis dormadon, matenmanĝojn, tagmanĝojn, vespermanĝojn kaj programon. Proksime al la ejo komenciĝis "lungo mare" - marborda promenejo kie oni povis ripozi kaj rigardi horizonton de vasta blueco de maro kaj ĉielo. ProgramoJen, kiel pasis la renkontiĝo kaj kian programon ni havis: Unuan tagon okazis interkona vespero. Per amuza ludo ni desegnis unu la alian kaj interkonatiĝis per interparolado. Duan tagon ni vizitis urbon Pula. Ni piediris tra urbo, vizitis urbajn monumentojn (ekzemple - grandan romian amfiteatron), kaj finis nian viziton en urba muzeo. Post tagmanĝo ni havis prelegon pri agado en asocioj, en junulargastejo. Vespere ni partoprenis noktan promenadon sur marborda promenejo kaj promenis ĝis unu trinkejo. Tie ni restis iom da tempo kaj revenis. Trian tagon komencis per vizito de ŝipkonstruejo Uljanik kie ni spektis konstruadon de grandegaj ŝipoj. Posttagmeze ni iris al hotelo "Histria" por vidi kiel hoteloj funkcias kaj zorgas pri rubaĵoj. Post hotelo ni vizitis urban Akvarion, lokita en malnova, austro-hungara fortikaĵo. Tie ni ekkonis diversajn bestojn kiuj vivas sub maro. Kvaran tagon, post matenmanĝo ni ricevis biciklojn. Kune ni veturis biciklojn kelkaj kilometroj ĝis plej suda kabo de duoninsulo Istrio. Tie ni vizitis naturparkon Kamenjak, en kiu aero bone odoris danke al printempaj floroj kaj maro. Vespere ni ludis per diversaj ludoj kaj partoprenis geometrian alumetumadon. Kvinan tagon ni ĝuis ankoraŭ unu ekskurso. Ĉi foje ni veturis per aŭtobusetoj al urbeto Fažana, proksime al Pula. Tie ni eniris boaton per kiu ni veturis al nacia naturparko - insuloj Brijuni. Tra plej granda insulo ni veturis per trajneto kaj iomete, ankaŭ, piediris en kelkaj muzeoj kaj parkoj. Post reveno al Fažana, ni vizitis ankorau unu lokon - mezepokan urbeton Bale sur malgranda monteto. Vespere ni havis adiaŭan vesperon kun ludoj. Sesan tagon, post tagmanĝo, ni ĉiuj (mal)rapide foriris.
|
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||