La 9a MIRO
La 9a MIRO (Mezsomera Internacia RenkontiĝO) okazis
inter 1a kaj 5a de aŭgusto 2006, en urbeto Lovran.
Kial, en jaro 2006, ni nomis MIRO-n "Mezsomera Internacia
RenkontiĝO"? Simple, ĉar ĉi foje ĝi okazis en varma aŭgusto!
Ni elektis tiun tempon ĉar denove MIRO okazis ĉe marbordo. Kaj
aŭgusto reprezentas plej agrablan monaton por naĝi en belega
maro. Ankaŭ, relativa proksimo al IJK en Sarajevo kaj IJS en
Makó, ofertis eblecon al partoprenantoj viziti pliajn esperantajn
renkontiĝojn.
Urbeto kiu gastigis MIRO-n nomiĝas Lovran kaj troviĝas
proksime al urbo Rijeka. La nomo de la urbeto venas de laŭro
(kroate "lovor"), konata mediterana planto, kiun oni uzas kiel
spico. Lovran estas mezepoka urbeto kiu ankoraŭ havas sian
malnovan, urban kernon. En ĝi elstaras interesa preĝejo de sankta
Georgo konstruita en XIV. jarcento kun freskoj el XV. jarcento.
Urbeto troviĝas inter naturparko de monto Učka (1401 metroj alta)
kaj dinamika, roka marbordo de Adriatika maro. Kun najbaraj
urbetoj, Ika, Ičići, Opatija kaj Volosko, Lovran kompletigas
rivieron per 12 kilometroj longa marborda promenejo.
Nia sidejo dum la renkontiĝo estis junulargastejo, kiu
troviĝas ĉirkaŭ 10 minutoj for de la maro. Ĝi enhavas 4 kaj
6-litajn, vastajn ĉambrojn. La kotizo kovras kostojn de dormado,
matenmanĝoj, tagmanĝoj, vespermanĝoj, programo kaj du
ekskursoj.
Ni faris amuzan kaj ĝojan programon. Temo estis "Homo kaj
naturo". Vi povis atendi interkonan vesperon kaj urban ludon. Ni
ekskursis per boatoj por ekkoni la ĉirkaŭaĵon. Sur plaĝoj ni
havis konkursetojn en konataj kaj nekonataj maraj sportoj.
Vesperan programon plenigis komuna, nokta naĝado, kvizo kaj
gufujo. Sed tio ne estis ĉio. Pli pri la programo vi povas ekscii ĉe
tiuj ĉi retpaĝoj kaj informleteroj al aliĝintoj.
Programo
|