10a MIRO
2a - 8a de aŭgusto 2008, Duga Resa
La jaro 2008 estas grava jaro por Esperanto en Kroatio, ĝi havis kelkajn jubileojn!
La plej granda jubileo estas centjariĝo de Kroata Esperanta Ligo.
Jam unu jarcento Esperanto vivas en nia lando,
jam cent jaroj ĝi kunigas homojn el aliaj landoj kun homoj en nia lando.
Sekvas 50 jara jubileo de Studenta esperanta klubo,
15 jara jubileo de Kroatia esperanto-junulara asocio kaj fine (sed ne plej malgrave)
estas 10a eldono de MIRO. Post unu jaro de paŭzo ĝi denove okazis.
Venis, vidis kaj spertis 85 partoprenantoj el 20 landoj kion kaj kiel ni far(t)as en Kroatio.
Organiza teamo
    Ĉeforganizanto: ni egalas
    Programo: Tina Tišljar
    Vespera programo: Kaja Farszky
    Kasisto: Dag Treer
    Ekskursoj: Sanja Damjanić
    Helpantoj: Igor, Saša, Tomislav, Vladimir, Zoran
MIROejo
Se vi komencas vojaĝi de Zagrebo al kroata maro post 60 kilometroj vi trapasas urbon Karlovac.
Tuj apud ĝi estas nia celo - urbeto de MIRO 2008 - Duga Resa.
Ĝi situas sube de monteto Vinica (321m) kaj ĉe bordoj de rivero Mrežnica. Ĝi havas 12 300 loĝantoj.
Urbo komencis disvolviĝi fine de 19a jarcento kaj estis konata pro la industrio de kotono.
Dum la tuta jaro urbo vivas, sed plej multe dum varmaj someraj tagoj.
Tiam vi povas vere sperti kaj ĝui la riverbelulinon Mrežnica.
Ĝia verdega koloro donis al ni ideon kiel nomi ĉi MIROn - magiverda!
Krom ĉarma urbo kaj magiverda naturo, MIROejo estis Studenta domo de mezlernejo "Duga Resa",
kiu situas tuj apud la riverbordo kaj riverplaĝo.
Se vi volas vidi fotojn, klaku tie ĉi.
Programo
Varmaj someraj tagoj plej taŭgas por naĝado kaj ripozado en ombro.
Sed krom tio ni ankaŭ ofertis al vi abundan vesperan kaj noktan programon:
Ni havis perkutinstrumentan koncerton, noktan naĝadon kaj rigardadon de steloj, nacian tagon
kun kroata popolmuziko kaj dancado kune kun "Kuirado sen limo".
Ni kuiris por loĝantoj de Duga Resa interanciajn manĝojn.
Ni festeme atendis kaj plej bele salutis la alvenon de la dato 8.8.2008. ;)
Dum la tago ni havis prelegoj, diskutoj, laborgrupetoj, kursoj.
Ekskursoj
Dum MIRO okazis du ekskursoj: unu al apudaj urboj Ozalj kaj Karlovac kaj dua REMADO!
Klaku tie ĉi
por rigardi la fotojn!
Ĝisnunaj MIROoj
Ĝis nun okazis 10 MIRO-oj. Pli pri pasintaj MIROj en
historia paĝo.
|