AntaŭMIRO



1. URBO PAG sur INSULO PAG
Belega Kroata inulo kun ĉarma urbeto samnomita...
Daŭre homoj deziras ke MIRO gastigu nia belega bordo. Ni ankoraŭ iom lasas vin atendi tiun brilan momenton. Sed intertempe vi havas bonegan ŝancon memzorge amuziĝi. Ni proponas kampadejon en la urbo. Krome kelkaj niaj klubanoj havas feriloĝejon en la urbo kaj povas vin helpi.

Do tendojn, naĝkostumojn, pilkojn kaj gitarojn en la manojn...

Se vi interesiĝ pri la detaloj, prezoj kaj kondiĉoj kontaktu Tomislav (tdivjak@gmail.com)


2. MELA
MEmzorga LAg-umado - ĉe la vilaĝo Délegyháza, 34 km sude de Budapest, Hungario.
Pli da informoj vi trovos sur la retpaĝaro de MELA - www.krokodilo.de/mela/mela.php


3. PRAGO, VIENO, BUDAPESTO
Ĉiuj belegaj ĉefurboj survoje de IJK al MIRO. Trajne, buse, aŭte, bicikle... Via elekto. Certe facilas trovi gastigantojn kaj bonege amuziĝi...


4. ZAGREBO
Ke unu foje iu venu al Zagrebo antaŭ MIRO kaj ne post ĝi. Kvankam ni šategas kiam multaj homoj venas al nia klubejo kaj domoj post MIRO... :)



Por ĉiuj supre menciitaj proponoj kaj aliaj demandoj libere kontaktu nin.

Tomislav - tdivjak@gmail.com
Kaja - kajulino@gmail.com
Tina - tina.tisljar@gmail.com