11a MIRO , 2a - 8a de aŭgusto 2009,
Čakovec
Post magiverda MIRO en 2008,
en 2009 en Kroatio oni mojosos.
MIRO 2009
Ni decidis rompi la tradicion kaj post tio ke la antaŭaj jaroj miro
okazis ĉiun duan jaron ni daŭrigas unu foje ĉiu jare en la somero.
Krome ni tiom ĝuis mem la 10an miron ke ni tuj ripetas la aferon. sed
kompreneble por tio ni bezonas vin ke vi venu, ĉar do ... ni solaj
ne tiom mojosas, ĉu? ;)
Kio estas MIRO?
MIRO (M_______ Internacia RenkontiĝO) estas internacia renkontiĝo kiun organizas KEJA (Kroatia esperanto-junulara asocio).
Ĝi estas kreita por ke esperantistoj el Kroatio povu renkonti, ekkoni kaj interrilati kun esperantistoj el aliaj landoj kaj kulturoj.
Alia motivo estas ke ni ofertu ankoraŭ unu amuzan, interesan kaj instruan renkontiĝon al esperantistoj.
Por ke ili povu iomete ripozi kaj praktiki la lingvon en la bona etoso kaj amikplena ĉirkaŭaĵo.
Konceptita kiel "Marborda Internacia RenkontiĝO", ĝi ŝanĝis nomon ĉiu jare.
Ekzemple, "Miskomprena Internacia RenkontiĝO" kiam ĝi okazis en Zadar.
Aŭ "Marturisma Internacia RenkontiĝO" kiam ĝi estis en Pula.
Sed la mallongigo "MIRO" restis neŝanĝita.
"MIRO" tamen ne okazis nur ĉe la marbordo, ĝi ankaŭ okazis en kontinenta Kroatio ĉe varmbanejo Bizovac kaj ĉe kastelo Trakošćan.
"MIRO" estas bela ebleco por ni renkonti esperantistojn el aliaj landoj kaj ankaŭ kroatajn esperantistojn el ĉiuj partoj de Kroatio.
Ĉi foje letero M staras por MOJOSA!
Kiu organizas?
Pli malpli la samaj. Mojose, ĉu ne? ;)
Kiam?
De 2a ĝis 8a de aŭgusto. Sonas konate? Do, temas pri samaj datoj kiel
lastjare. Mojose, ĉu? :)
Same, vi bone rimarkas ke ne temas pri tuj-post-IJK sed tuj-post-UK. Kial? Do,
ni aŭdis iujn bonajn klaĉojn ke niaj karaj Poloj preparas brilan
junularan programon en la UK kaj ni mem ne volas mistrafi ĝin. Egosime? Jes
iom, sed do, ni estas la organizantoj.
Do, kompreneble ni komprenas ke ne ĉiuj volas aŭ povas partopreni.
Do por tiuj ni havas kelkajn proponojn. Pri ili legu pli tie ĉi.
Programo
Tre simile al leĝera kaj mojosa kiel en Duga Resa. Iom da ĉio. La
detalojn vi jam aŭdos baldaŭ. Ni ankoraŭ kompreneble iom
pripensadas detalojn - brilaĵoj kiel festi la alvenon de 08.08.2008.
ne venas tiel falante de la ĉielo - estas laboranta proceso...
Aliĝo
Ĉu ni konvinkis vin aliĝi?! ;)
JES?! Mojose!!!
FARU tion tuj!! hehe...
La aliĝilo troviĝas tie ĉi
La liston de ĝisnunaj aliĝintoj vidu tie ĉi!
Ĝisnunaj MIROoj
Ĝis nun okazis 9 MIRO-oj. Pli pri pasintaj MIROj en
historia paĝo.
|