| |||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Aliĝilo por 22a MKRValvazorjev dom, Slovenio, 29.09.-02.10. 2011.Kotizoj:Ĉi jara MKRejo ofertas tranoktadon en 2- ĝis 6-litaj ĉambroj kun etaĝaj duŝoj kaj necesejoj. La ĉambroj estas nove ordigitaj, kun centrala hejtigado. Mendeblas tranoktado laŭ du kategorioj: "Membroj" signifas membroj de landaj montmigraj asocioj, "Nemembroj" estas ĉiuj aliaj (laŭ reguloj de Slovena montmigra asocio en ĉiuj montkabanoj en Slovenio prezoj estas malsamaj por membroj kaj nemembroj). Tiuj kiuj deziras membriĝi kaj tiumaniere ŝpari monon bonvolu kontakti organizanton kiu membrigos vian al Kroata montmigra asocio kontraŭ 15 EUR. La membriĝo validas por la kalendara jaro kaj donos rabaton je tranoktoj en montkabanoj en Kroatio, Slovenio kaj aliaj landoj kaj montmigran asekuron dum montmigraj ekskursoj. Organizanto konsilas la membriĝon kaj pro la ŝparado kaj pro la asekuro dum la MKR-ekskursoj.
Ambaŭ kategorioj inkludas matenmanĝon, manĝpakedon por kunporti al ekskursoj kaj vespermanĝon.
Rabato por infanoj:
Dimanĉa tagmanĝo estos laŭdezire aparte mendebla. La aliĝo ekvalidas post pago de antaŭpago de 15 € al la kroata konto de Vanja Radovanović:
La aliĝo ekvalidas post sendo de la aliĝilo kaj antaŭpago. La antaŭpago estas deviga por ĉiuj. La antaŭpago ne estas redonebla. La aliĝo (kaj antaŭpago) estas transdonebla al alia persono, sed la kotizo ne povas malaltiĝi. Por transdoni vian aliĝon al alia partoprenanto sufiĉas retmesaĝo al la organizantoj. Parttempa partopreno eblas nur se ne ĉiuj lokoj estas okupitaj per plentempaj partoprenantoj. Se vi bezonas invitilon kontaktu la organizantojn antaŭ la fino de junio.
Vi devos pagi plenan koston de la invitilo.
Se vi membras al via nacia montarasocio, bonvolu kunporti membrokarton. Dum la renkontiĝo organizantoj ne respondecas por la partoprenantoj. Vi partoprenas ĉiujn aktivecojn je via propra risko. Aliĝilo:Aliĝu per retmesaĝo al vanja.radovanovic(ĉe)ericsson.com Bonvolu sendi sekvajn informojn (vi povas kopii sekvajn liniojn en vian mesaĝon kaj kompletigi):
Vi ricevos la konfirmon de via aliĝo retpoŝte. | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||