| |||||||||||||||||||||||
|
7a Familia MKR (MontKabana Renkontiĝo)La 7a Familia MKR okazos en montkabano Ruška koča en monto Pohorje apud Maribor (Slovenio), inter 15a kaj 17a de majo 2009. La ejo trovigas ĉirkaŭ 1100 m super marnivelo, meze de belaj arbaroj de montaro Pohorje.
Familia MKR estas renkontiĝo sen aliĝoj, antaŭpagoj kaj kotizoj. Tamen, bonvolu anonci vian alvenon sendante retmesaĝon al Vanja, plejmalfrue unu semajnon antaŭ la aranĝo. Tiel la organizantoj povos rezervi litojn por ĉiuj partoprenantoj. Ĉiu surloke pagos kostojn de sia loĝado kaj manĝoj. La prezoj por tranokto estas inter 8 kaj 18 EUR, depende de aĝo kaj de la dormejo - eblas elekti inter ĉambrojn kaj komuna loĝejo (interese por infanoj!). Duonpansiono kostas inter 21 kaj 35 EUR. Se vi estas membro de montmigranta asocio, kunportu vian membrokarton pro la rabato. La ejo estas atingebla peraŭte (la vojpriskribo estos sendita al tiuj kiuj anoncos sian alvenon). Pri ekskursoj Se vetero permesos ni vizitos akvofalon Šumik, la plej belan akvofalon sur Pohorje! Kelkajn bildojn de la akvofalo kaj montkabano vi povos vidi ĉe subaj retpaĝoj! Kion kunporti Ĉion kion vi bezonas por vi kaj la infanoj por promenoj kaj ludado en la ejo kaj naturo. Ne forgesu ludilojn por kazo de malbela vetero! Rilataj retligoj
| ||||||||||||||||||||||
|
|
||||||||||||||||||||||