La historio de MKR

En la jaroj 1990-1999, MKR estis organizita de Michael Martin, Axel Leitner, Helmut Brath kaj Tania Berger nome de AEJ (Aŭstra esperanto junularo).

De la jaro 2000 ĝi estas organizita nome de KEJA (Kroatia esperanto-junulara asocio) de Vanja Radovanović, Mea Bombardelli, Milivoj Uroić kaj, en la jaro 2005, Hrvoje Sandukčić.


La unuaj 19 jaroj de MKR

Ĝis nun estis organizitaj:

... jaro loko lando kiom da
partoprenantoj
el kiom da landoj
1a MKR 1990. Tauplitzalm A 43 8
2a MKR 1991. Pichl A 27 6
3a MKR 1992. Trofaiach A 26 7
4a MKR 1993. Mitterbach A 51 9
5a MKR 1994. Murau A 31 8
6a MKR 1995. Aigen im Ennstal A 26 8
7a MKR 1996. Werfen A 30 5
8a MKR 1997. Wörth A 23 6
9a MKR 1998. Bad Goisern A 30 8
10a MKR 1999. Obertauern A 33 8
11a MKR 2000. Vršić SLO 36 7
12a MKR 2001. Platak HR 28 4
13a MKR 2002. Logarska dolina SLO 43 9
14a MKR 2003. Tuk (Mrkopalj) HR 32 7
15a MKR 2004. Pliskovica SLO 26 7
16a MKR 2005. Baške Oštarije HR 35 10
17a MKR 2006. Storžič SLO 40 10
18a MKR 2007. Beli (Cres) HR 44 10
19a MKR 2008. Uskovnica SLO 25 9


Artikoloj, anoncoj, ekspozicioj,...

  • Artikolo pri 12a MKR aperis en gazeto "Tempo", en julio 2002. Legu ĉi tie!

  • Artikoloj pri 13a MKR
    Pri 13a MKR estis skribitaj du artikoloj, unu el ili por neesperantista gazeto:
    • Vanja Radovanović skribis unu artikolon por rusa esperanta gazeto "La ondo de Esperanto". Ĝi aperis en la novembra numero. Legu la artikolon!
    • Anka Vozlič skribis artikolon por slovena gazeto por montmigrantoj "Planinski vestnik" ("Montara gazeto") kiu aperas jam ekde jaro 1895. La artikolo aperis en la novembra numero. Legu la artikolon!
    • Svisa E-gazeto "Jes Kompreneble" represis artikolon kiu jam aperis en "La ondo de Esperanto". La artikolo aperis en la decembra numero. Legu la artikolon!

  • Artikoloj pri 14a MKR
    Pri 14a MKR estis denove skribitaj du artikoloj, unu el ili por neesperantista gazeto:
    • Vanja Radovanović skribis kiel kutime unu artikolon por rusa esperanta gazeto "La ondo de Esperanto". Ĝi aperis en la oktobra numero. La fotojn sendis Damir Malkoč. Legu la artikolon!
    • Vanja Radovanović skribis ankaŭ artikolon kun nomo "Renkontiĝo de Nordo, Oriento kaj Okcidento en Tuk" por kroata gazeto por montmigrantoj "Hrvatski planinar" ("Kroata montmigranto") kiu aperas jam dum 95 jaroj. La artikolo aperis en la decembra numero. La fotojn sendis Damir Malkoč. Legu la artikolon!

  • Aldona interesa fakto estas ke 14a MKR estis anoncita ankaŭ en kalendaro de montmigrantaj eventoj de Kroata montmigra asocio. Tio estas unu el aferoj kiuj okazis post komenco de kunlaboro inter Studenta esperanta klubo el Zagreb kaj neformala klubo de membroj de retforumo de Kroata montmigra asocio. La ligo por retforumo (kroatlingva) troviĝas ĉi tie!

  • Artikoloj pri 15a MKR
    Pri 15a MKR estis skribitaj tri artikoloj, unu el ili por neesperantista gazeto:
    • Mea Bombardelli skribis kutiman artikolon por rusa esperanta gazeto "La ondo de Esperanto". Ĝi aperis en la oktobra numero. Fotojn sendis Damir Malkoč. Legu la artikolon!
    • Vanja Radovanović aldone skribis artikoleton kun nomo "Jubileo de montmigra kaj esperanta renkontiĝo MKR" por kroata gazeto por montmigrantoj "Hrvatski planinar" ("Kroata montmigranto"). La artikolo aperis en la decembra numero. Legu la artikolon!
    • Mallonga informo pri 15a MKR aperis ankaŭ en informilo de Kroata esperanta ligo "Tempo". La informo aperis en la numero 3/2004. Legu la artikolon!

  • Okaze de 15-jara jubileo de MKR estis preparita ekspozicio "La unuaj 15 jaroj de MKR" kun multaj bildoj kaj aliaj aĵoj (artikoloj, aliĝiloj, suveniroj ...) pri ĝisnunaj aranĝoj. Ĝi estis prezentita dum la 16a MKR en Pliskavica, kaj dum vintro 2004/2005 en ejo de Kroatia esperanto ligo en Zagrebo (kie ankaŭ kunvenas membroj de Kroatia esperanto-junulara asocio kaj Studenta esperanta klubo).

  • Artikoloj pri 16a MKR
    Pri 16a MKR estis skribitaj tri artikoloj, unu el ili por neesperantista gazeto:
    • Jan Vajs skribis artikolon por kroata esperanta gazeto "Tempo". Ĝi aperis en la aŭtuna numero. Fotojn sendis Sjoerd Bosga. Legu la artikolon! (GIF, 190 kB)
    • Vanja Radovanović skribis kutiman artikolon por rusa esperanta gazeto "La ondo de Esperanto". Ĝi aperis en la decembra numero. Foton sendis Sjoerd Bosga. Legu la artikolon! (JPG, 47 kB)
    • Elena Zerpini skribis artikolon nomitan "Esperanto kunigas eŭropajn montgrimpantojn" por kroata gazeto por montmigrantoj "Hrvatski planinar" ("Kroata montmigranto"). El esperanto al la kroata tradukis Vanja Radovanović. La artikolo aperis en numero 4/2006. Legu la artikolon! (PDF, 525 kB)

  • Okaze de 16a MKR estis preparita esperantlingva ekspozicio "Srednji Velebit" de fotoj de meza parto de monto Velebit kie okazis la 16a MKR. Ekspozicion preparis Vanja Radovanović kaj Daša Filipčić, kaj fotojn faris sep konataj kroataj montmigrantoj-fotantoj. Post la 16a MKR ekspozicio estis montrita ankaŭ en la ejo de Kroata esperanta ligo (KEL). Pli poste, la ekspozicio estis tradukita al kroata kaj, kun aldonitaj informoj pri MKR kaj esperanto ĝenerale, montrita dum februaro 2006 en la ejo de Montmigranta asocio "Pliva" en Zagreb kaj en aprilo 2006 ĝi gastis en biblioteko "Prečko" en Zagreb.

  • Plenigita per informoj pri 16a MKR, la ekspozicio pri MKR estis prezentita denove en januaro 2006, en Slovakio dum "Poludnica 2006".

  • Artikoloj pri 17a MKR
    • artikolo de Vanja Radovanović, en novembra numero de "La ondo de Esperanto". Legu la artikolon! (JPG, 43 kB)

  • Artikoloj pri 18a MKR
    • Okaze 18a MKR, la 30an de septembro 2007, en loka ĵurnalo "Novi list" aperis artikolo pri MKR. Legu la artikolon! (JPG, 153 kB)
    • En "Eŭropa Bulteno", numero 9(63) de oktobro 2007, estis publikita artikolo de Vanja Radovanović. Foton sendis Vesna Obradović. Legu la artikolon! (JPG, 127 kB)
    • Vanja skribis ankaŭ artikolon por aŭtuna numero de "Tempo". Legu la artikolon! (JPG, 165 kB)

Du proponoj