Propono por organizi MKR-on en Bosnio kaj Hercegovino

En printempo 2002 MKR-organizantoj ricevis retmesaĝon de du esperantistoj el Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino), Samir Ribić kaj Munir Suljević kiuj proponis ke oni iam en estonto organizu MKR-on sur monto Bjelašnica (la plej alta pinto estas 2067 m), tuj apud Sarajevo. Post milito en Bosnio tiun monton denove vizitas montmigrantoj kaj kelkaj montkabanoj denove estas malfermitaj.

Samir kaj Munib ankaŭ proponis la programon: viziton al monto Igman kie estis organizitaj vintraj Olimpikaj ludoj en la jaro 1984, viziton al la plej alta pinto de Bjelašnica kie troviĝas meteorologia opservatorio kie laboras Munib, viziton al konata subtera tunelo per kiu Sarajevo komunikis kun ekstera mondo dum la milito kaj, fine, viziton al fonto de rivero Bosna kiu troviĝas sub la monto, en antaŭurbo de Sarajevo nomata Ilidža. Laŭ Samir kaj Munib estas bone konate kiuj vojoj estas sekuraj (kelkaj ankoraŭ estas fermitaj pro subteraj minoj) kaj prezoj por la loĝado estas malaltaj (ĉ. 5 € por tranoktado).



Respondo de MKR-organizantoj:

Estas la fakto ke MKR estas fondita kiel semajnfina E-renkontiĝo por naturemuloj kaj kun celo kunigi interesitaj esperantistoj el Mezeuŭropa regiono. La aranĝon jam partoprenis pluraj esperantistoj el ne-Mezeŭropaj landoj (kaj ili estas tre bonvenaj, ĉar ili pliriĉigas nian aranĝon!), sed ne estas tre taŭge vojaĝi longe pro nur 3-4-taga aranĝo kaj pro tiu kialo ili estas tamen malmultaj. Pro tiu fakto la plej multe da partoprenantoj venas tamen el Mezeŭropaj landoj: Aŭstrio, Kroatio, Slovenio, Hungario, nordokcidenta Italio, suda Germanio, Ĉehio ... Se ni organizus MKR-on ie pli for (ekzemple en Bosnio kiu eĉ ne estas tiel for, aŭ en Bulgario) tiam niaj fidaj mezeŭropaj partoprenantoj tiun jaron ne plu havos sian kutiman aranĝon facile atingeblan. Certe kelkaj de ili eĉ venus tiel for, sed certe ne multaj... aŭ pro tro longa distanco aŭ pro tro multekosta transporto aŭ tro longa tempo bezonata. Ĝuste tio estas la kialo kial ni ne ŝatus organizi MKR-on ie tro for de Mezeŭropo.

En la jaro 2001 ni organizis unuan MKR-on en Kroatio, ne tro for de Slovenia limo, kaj jam videblis ke neniu el Germanio, Aŭstrio, Ĉehio... venis. Mi parolis kun niaj fidaj "gastoj" el tiuj landoj kaj ĉiuj diris "La aranĝo estis tro for, ne indis tiel longe vojaĝi por nur semajnfina aranĝo!".

Tamen, ion oni povas fari! Al ni tre plaĉas ideo viziti iam Bosnion kaj bosniajn montojn en E-etoso kaj ni certe ne estas la solaj kun tiu ideo. Tio ne devas esti MKR, sed povas esti unu aparta aranĝo (se eblas ne samtempe kun MKR por ke interesitaj kiuj havas tempon kaj emon povu partopreni ambaŭ aranĝojn), kiun povus viziti E-naturemuloj el Bosnio, Bulgario, Rumanio, Jugoslavio, Makedonio, Turkio, Hungario, Ukrainio... kaj ĉiuj aliaj kiuj ŝatas kaj povas. Mi tre ŝatus se ekzistus pluraj tiaj aranĝoj, MKR en Mezeŭropo, iu simila renkontiĝo en Balkano, iu alia en Norda Eŭropo aŭ Hispanio... kaj ke ni havu plurajn eblecojn por viziti diversajn montojn en diversaj landoj... kaj ankaŭ renkonti diversajn esperantistojn el diversaj landoj.

Se vi emas prepari tian aranĝon ni povas ankaŭ helpi al vi: ni tre volonte reklamos vian aranĝon kaj ĉe niaj amikoj kaj MKR-partoprenantoj kaj ankaŭ rete, je MKR-retpaĝoj. Ni ankaŭ povas doni al vi niajn spertojn pri tiuspecaj aranĝoj, ideojn, konsilojn kaj proponojn. Se vi bezonas helpon ĉe preparado de retpaĝo por via aranĝo tio ankaŭ eblas (sed pro laboraj kaj familiaj kialoj nia libertempo estas limigita kaj ni povas nur helpi ĉe la preparado kaj ne redakti la paĝon tuttempe). Se tio interesas vin, senhezite kontaktu nin kaj ni helpos al vi!


Propono por organizi MKR-on en Bulgario

Dum somero 2002 MKR-organizantoj ricevis ankaŭ leteron de esperantistino Galja Nikolova el Sliven (Bulgario) kiu proponis ke oni organizu sekvan MKR-on en Balkan-montaro apud Sliven. Balkan-montaro troviĝas meze de Bulgario, 300 km for de Sofija kaj 100 km for de Nigra maro.

Krom migradoj Galja ankaŭ proponis aliajn eblajn ekskursojn: viziton al urbo Veliko Tarnovo kun multaj monahejoj, Nigra maro, urbo Burgas, urbeto Nesebar kaj ripozloko Slančev brjag.

Prezoj ankaŭ ne estas tro altaj: 10€ por tranoktado kaj trifoja manĝado tage.



Respondo de MKR-organizantoj:

La respondo estas la sama kiel por supra propono: Ni tamen ŝatus lasi MKR-on en Mezeŭropo, sed ni tre volonte vizitus bulgarajn montojn kaj ni povas helpi al vi ĉe preparado de via aranĝo!