23-a MKR

Pensiono Stanger, Lovran, Kroatio, 11.-14. 10. 2012.


Post Alpaj pintoj MKR gvidas vin denove suden, reen al maro, ĉi foje proksime al urbo Rijeka, plej granda kroata havenurbo, sed ankaŭ ege proksime al tre konata malnovstila turisma urbeto Opatija. Lovran troviĝas tuj apud Opatija kun kiu ĝi dividas interesan historion, sed ankaŭ belajn vilaojn kaj rigardon al najbaraj montoj. Krom tio, tuj malantaŭ Lovran troviĝas plej alta pinto de duoninsulo Istrio, Učka (1401 m).

Ĉi jara MKR-ejo estos pensiono Stanger kiu troviĝas tuj apud Adriatika marbordo, rande de urbeto Lovran sur orienta marbordo de Istrio en okcidenta Kroatio.

La ejo troviĝas nur 30 m for de la maro kaj ofertas komfortajn 2- ĝis 4-litajn ĉambrojn kun propraj necesejo, duŝo, televidilo kaj telefonaparato. Ĝi havas propran rokan plaĝon kaj troviĝas rande de Lovran, nur 10 promenminutojn for de la malnova centro.

Bonvolu rimarki ke la ejo disponas je nur 38 litoj kaj pro tio estas konsilinde frue aliĝi kaj antaŭpagi por rezervi vian lokon. Aldonaj tranokteblecoj troviĝas en Lovran, sed ni ne povas garantii la saman prezon.

La vojo al Učka komenciĝas proksime de nia pensiono kaj dum du montmigrantaj tagoj ni havos eblecon viziti kaj la pinton mem kaj la najbarajn pintetojn. La rigardo de ili inkludas la tutan nordan Adriatikon, tutan Istrion, sed ankaŭ, kaze de bela vetero, pintojn de Alpoj kaj Dolomitoj.

Same interesaj estas ankaŭ kaŝtanarbaroj kiuj streĉiĝas inter Lovran kaj Učka. La fruktoj, kaŝtanoj nomataj "maroni", estas plej bongustaj kaj famaj en la tuta Kroatio. Mezoktobre, tuj post MKR, en Lovran okazos loka festo "Marunada", dum kiu lokuloj kaj gastoj festas rikolton de freŝaj kaŝtanoj kaj manĝegas ilin.

Kelkaj bildoj de la ejo, pensiono Stanger, kaj monto Učka:


MKRejo: Pensiono Stanger


Mapo de Lovran kun indikita MKR-ejo.


Učka (tute malantaŭe) rigardata de nordoriento. Fotis: Vanja


Norda Adriatiko rigardata de la kontinento (simila rigardo videblos de Učka). Fotis: Vanja


Sunsubeniro malantaŭ Učka. Fotis: Vanja


La programo

Dumtage ni ĝuos la montojn. Dividitaj en du grupoj, A kaj B, ni vizitos pinton Učka (1401 m) kaj najbarajn pintojn el kiuj la plej konata estas Sisol (835 m). Ne forgesu, ĉiuj supreniroj komenciĝos je marnivelo, do la ekskursoj povus esti tre lacigaj malgraŭ ne tiel granda absoluta alteco! Vespere ni babilos, ludos kaj espereble eblos ankaŭ naĝi...


Aliĝilo por 23a MKR


Utilaj retadresoj: